Anakreon
FRAGMENTO PRI LA MORTO


La harar' jam al mi grizas ĉe la verto kaj tempioj,
de mi fuĝis jam junaĝo, kaviĝintaj jam la dentoj,
jam apenaŭ al mi restas iom el la dolĉa vivo.
Tion ofte mi priploras hororante de l' Tartaros.
Abomena lando Hades! Amarege iri infren!
Tre facile ĝin atingi, plu ne ebla la reveno...